LA PAFKLIK

- Testo di "Fino De La Mondo" / with translations

Fino De La Mondo lyrics English translation
Letra de Fino De La Mondo en traducción al Español
Paroles de Fino De La Mondo traduction Française
Letra de Fino De La Mondo tradução Portuguesa
Fino De La Mondo songtexte Deutsche Übersetzung
Testo di Fino De La Mondo tradotto in Italiano
Fino De La Mondoの歌詞 日本語訳
Fino De La Mondo şarkı sözleri Türkçe çeviri
Текст песни Fino De La Mondo на русском языке.
Tekst piosenki Fino De La Mondo po polsku
Fino De La Mondo 가사 한국어 번역
Fino De La Mondo-tekst Norsk oversettelse
Lirik Fino De La Mondo terjemahan bahasa Indonesia
Fino De La Mondo गाने के बोल का हिंदी अनुवाद
Fino De La Mondo songtekst Nederlandse vertaling
Στίχοι Fino De La Mondo Ελληνική μετάφραση
Fino De La Mondo-texten till Svensk översättning
เนื้อเพลง Fino De La Mondo คำแปลภาษาไทย
كلمات أغنية Fino De La Mondo مترجمة إلى اللغة العربية
Fino De La Mondo歌詞中文翻譯
Detruas kialon, ĉie estas frenezo
Ĉio nuntempe estas kontraŭ ni
Ĝis lasta punkto de teĥnologi'
Batalas kontraŭ ventmaŝino kiel Don Quijote
Sen kompreni ion murdis ni iomete
Savi la mondon, nun vi ne plu povas
Ĉu vi ne vidis ke acide pluvas
Detruas medion kaj akuzas vin samtempe
Bene metu vian rubaĵon en bonan lokon
Dum fabrikego puŝas al via sufoko
Nur kolektive solvo ekzistas
Ne aŭskultu propagandon kiu sugestas
Ke vi restu sole ĝis la mort'
Ne aŭskultu radio-elsendon kiu diros restu
Hejme kaj fermu vian pordon
Dum registaro starigis novan ordon
Ni havas korpon kaj menson, do iru ni
Certe pli utilas ol nenio kaj ironi'
Evoluo alvenis ĝis apenaŭ eblas supervivi

Estos baldaŭ fino de la mondo
Katastrofo, nuklea ondo
Kio, kion, kion faru ni ?
Estos baldaŭ fino de la mondo
Katastrofo, nuklea ondo
Kion, kion, kion faru vi ?

Ĉe homoj temas pri moralo kaj moralo
Ili zorgas klopode pri stulta detalo
Dum la tuta planedo iras al fatalo
Oni interesiĝas pri la monda kapitalo
Kaj scias pri militoj per televidĵurnalo
Kiu okazas certa antaŭ futbalo
La detruo estas nun banalo
La homaro detruas la mondon dum sia falo
Kiel esperiga, ĉu ne ? Sed estas tiel
La homoj ne pensas pri bona cel'
Ĉiu zorgas pri sia profit'
Kaj esperas la bonon kun hipokrit'
Merdajn vivojn ni havas ja
Kaj konsolas per konsumado ĉiufoja
Dum iuj mortas pro militoj aŭ malsato
Iuj enuas kaj fajfas pri kompato
Oni ne ŝajnigu ke oni scias ne
Oni agu kontraŭ tiu socio humane
Pli bonas morti batalanta
Ol vivi senkuraĝe subata

Rekantaĵo

Vera mondo ne ekzistas plu
Sfero nia iras al sia dilo'
Frenezas la bovinoj
Kaj azuras viaj urinoj
Kaj en tiu katastrofo
Havas vi la ĉefrolon
Via vivmaniero enŝlosita
Inter senfina freneza konsumado
Kaj limigita potenco de nia Tero
AZF : fino de la mondo
Nigraj maroj : fino de la mondo
Hiroŝima : fino de la mondo
Ĉernobil' : fino de lamondo
Irako : fino de la mondo
Kapitalism' : fino de la mondo

Watch La Pafklik Fino De La Mondo video
Hottest Lyrics with Videos
2a200ffbb1930b113821a7d88604b349
these lyrics are submitted by gsba3

Official lyrics by
Rate Fino De La Mondo by La Pafklik (current rating: 8.75)
12345678910

Meaning to "Fino De La Mondo" song lyrics

captcha
Characters count : / 50
play youtube video
Fino De La Mondo
La Pafklik
Fino De La Mondo video
Latest Posts